Vundita vento

Novaĵo

Carlos Casares (1941-2002) estis unu el la plej elstaraj verkistoj de la galega literaturo de la 20a jarcento. Lia generacio decidis forlasi la ĝistiamajn temojn de prozo, ligitajn al tradiciaj moroj kaj al la t.n. magia realismo, kaj sekvi la modernajn tendencojn en Eŭropo. Casares unuafoje evidentigis sian literaturan kapablon per ĉi dekduo da rakontoj, eldonita en 1967. La cenzuro de la reĝimo de Franco vane provis konfiski la libron, kaj ĝi baldaŭ fariĝis tre konata verko en la lastaj jaroj de la diktaturo.
Antaŭparolo de Håkan Casares Berg kaj enkonduko de Iolanda Galanes.

Aŭtoro: Carlos Casares
Kategorio: Prozo
Eldonisto: Espero
Eldonjaro: 2019
ISBN: 978-80-99902-07-8
Dimensioj: A5
Paĝnombro: 51

7,50 €