Pri la
aŭtoro kaj la verko:
PAWEŁ KOWALCZYK
Li finstudis juron en la universitatoj de Frankfurto ĉe Odro
(Germanio), Poznanio (Pollando), Tuluzo (Francio), studis la branĉon
Orienta Azio kaj prilaboradon de Projektoj pri la Ekvilibra
Disvolviĝo en Barcelono (Hispanio). Li laboris en la internacia
asekura sekcio de la "Zurich Insurance Group" en Barcelono.
Laŭ li, la kunlaboro pli valoras ol la konkurado kaj la ideo de
ekvilibra disvolviĝo donas profundan sencon al la ekonomia agado,
kiu sen ĝi celas nur proiton kaj senhomajn laborpostenojn. Li estas
konvinkita pri la eiko de naturaj kuracmetodoj, same kiel pri la
agnosko de reciproka interdependeco de la homoj en la nuna mondo.
Ekde la jaro 2010 li sendepende malkovras Baraton, vojaĝante,
observante, diskutante, legante... Tie li ankaŭ renkontis sian
edzinon - Sujatha.
Kio estas Aŭrovilo?
Ĉu eksperimenta ekovilaĝo en la ekzota ĉirkaŭaȷ̂o?
Alternativo al la estonta realeco?
Ĉu utopia projekto, daŭrigita dank' al la ŝtata helpo kaj
privataj donacoj?
Ĉu eble la unika liberspaco kaj samtempe la fonto de inspirado al
tiuj, kiuj serĉas alternativon rilate al la nuna tutmondismo kaj
dominado de la granda kapitalo?
En la jaro 2010, Paweł Kowalczyk restadis ses monatojn en
Aŭrovilo kiel volontulo kaj revenis tien okaze de postaj vizitoj en
Barato. Tra la priskribo de siaj travivaȷ̂oj kaj aventuroj li
ebligas al ni malkovri tiun unikan lokon, koni ĝiajn loĝantojn
kaj volontulojn. Li aperigas la funkciadon de tiu komunumo, ĝian
pasintecon kaj ĝian fundan ilozoion. Li montras al ni multajn
novaȷ̂ojn kaj elsubajn iniciatojn de grandkoraj homoj, kiuj
dediĉis sian talenton kaj siajn ŝparaȷ̂ojn al "la Ideo".
La aŭtoro priskribas ankaŭ defiojn de la ĉiutaga vivo,
ekonomian kaj socian situacion de la loĝantoj de la barata ŝtato
Tamil Nadu - la plej proksimaj najbaroj de Aŭrovilo. Tiujn
priskribojn li pliriĉigas per personaj konsideroj kaj interesaj
informoj pri historio, kulturo kaj kredoj. Li elmontras la lukton kun
la biopiratado kaj la granda kapitalo, kaj klarigas, interalie, kial
la barataj kamparanoj enfalas en la ŝuldospiralon kaj kial la loka
bovino ne plu estas sankta.
A5-formato, 290 paĝoj
Aŭtoro: Pawel Kowalczyk
Traduko: Ewa Grochowska
ISBN: 978-80-99902-31-3