Rakontoj el la poŝtista sako

En la libro plena de belaj ilustraĵoj sinjoro poŝtisto Vilko, lia parolanta virkateto Murko kaj eksterordinara biciklo Bruno rakontas al legantoj rakontojn de homoj el sia urbeto. Homoj, kun kiuj ili renkontiĝas en sia ĉiutaga laboro. Ili konas iliajn sortojn, ĝojojn kaj malfacilaĵojn. Rakontoj enpremitaj en la poŝtistan sakon de sinjoro Vilko estas interplektitaj per homeco, grava solidareco de homo kun homo, kvankam ofte ili ne konscias pri tio. Sed ne mankas en ili afabla, bonkora humuro por solvi diversajn situaciojn. La libron verkis grava slovaka verkistino, aŭtorino de pli ol 30 libroj por infanoj kaj plenkreskuloj, Danuša Dragulová-Faktorová. Temas pri ŝia dua libro tradukita en Esperanto (la unua estis La aventuroj de sinjoro Bruetulo).

Aŭtoro: Danuša Dragulová-Faktorová
Kategorio: por infanoj
Eldoninto: Espero
Eldonjaro: 2019
ISBN: 978-80-99902-04-7
Dimensioj: A5
Paĝonombro: 54

8,90 €