Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) 2020

Antaŭmendu nun!

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo.

PMEG estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj. Ĝi provas klarigi la lingvon en facila maniero - kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof.

PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.

Pli da informoj: pmeg.ikso.net

Titolo: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Aŭtoro: Bertilo Wennergren
Eldonloko, jaro: Partizánske, 2020
Eldoninto: E@I kunlabore kun La Ranetoj
ISBN: 978-91-970515-3-8
Paĝonombro: 748 paĝoj 

38.00 €
Please select variants first