Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) 2020

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas verko por ordinaraj esperantistoj, kiuj volas detale studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo.

PMEG estas unuavice praktika lernilo, ne teoria verko por lingvistoj. Ĝi provas klarigi la lingvon en facila maniero - kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof.

PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fundamentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.

Pli da informoj: pmeg.ikso.net

Názov: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Autor: Bertilo Wennergren
Miesto vydania, rok: Partizánske, 2020
Vydavateľ: E@I kunlabore kun La Ranetoj
ISBN: 978-91-970515-3-8
Počet strán: 748 paĝoj 

38,00 €