Miraklaj Aventuroj de Sinjoro Longkrurulo

Senŝanĝa represo de la originalo de la 1927a jaro. Temas pri la verŝajne entute unua komikso (bildstria romano) en Esperanto! - des pli ĝi interesas, ke ĝi estas verkita en rimoj kaj temas pri tre sprita humur-rakonto. 

Per ĝi ni ekas serion de malnovaj libroj, kiuj havas sian artan valoron. La eldonserio nomiĝas "Historiaj trezoroj". Ĝuu la legadon de tiu ĉi originala komikso!

Aŭtoro: Dreves Uitterdijk
Kategorio: Humuro
Eldonejo: Espero
ISBN: 978-80-89366-66-8
Eldonjaro: 2016
Grandeco: 260x170mm
Paĝonombro: 76

8,00 €