Por bone kaj efike instrui nian lingvon, nia movado bezonas trejnitajn instruistojn, tiajn, kiuj havas pedagogiajn kaj metodologiajn konojn kaj spertojn, informojn pri modernaj metodoj, kiuj konas la plej modernajn lernilojn kaj helpilojn kaj kapablas organizi sian laboron, ĉu ene de la movado, ĉu responde al la postuloj de instituciaj kadroj.
Pro la fakto, ke ne facilas organizi ĉie ĉeestajn trejnadojn, multaj el niaj instruantoj bezonas almenaŭ faklibron kaj subtenon. La nova Manlibro plenumas kaj tiujn taskojn kaj disponigas materialojn ankaŭ por trejnadoj.
Redaktoro: Katalin Kováts
Kategorio: Instruiloj
Eldoninto: Espero
Jaro de eldono: 2020
ISBN: 978-80-99902-34-4
Dimensioj: A5
Paĝonombro: 352