La verko "La teorio Nakamura" estas atentokapta sci-fi rakonto de fama E-verkistino Anna Lowenstein. La rakonto estas bazo de la nuna nova Esperanto-kurso en la fama retejo www.lernu.net. Nun ĝi unuafoje aperas paperforme, kiel ĉarma sci-fi rakonto pri tempo-vojaĝo, riĉe plenkolore ilustrita.
Rim.:Taŭga ankaŭ por komencantoj (la verko progresas lingve de A1 ĝis B1-nivelo).
Aŭtoro: Anna Lowenstein
Kategorio: Prozo
Eldoninto: Espero
Eldonjaro: 2022
Dimensioj: A5
Paĝonombro: 90