La Tago de Kiborgiĝo / The Day We Became Cyborg

Dulingva, Esperanto-angla kolekto de rimarkindaj kaj pripensindaj sci-fi rakontoj de skota aŭtoro Hju Rid en la ĝenro "kiberpunko" (cyberpunk). La rakontoj evoluiĝas kaj moviĝas en tempo, kiel estas priskribita ankaŭ evoluo de unuopaj teknologioj. Inter la unuopaj rakontoj estas iufoje enmetita eseo, kiu pli fake priskribas teknologion, kiu povas esti jam baldaŭ tiel memkomprenebla kiel nuntempe poŝtelefonoj aŭ lensoj. Dank al dulingveco de la libro (tekstoj estas skribitaj spegule sur la paĝoj unu kontraŭ la alia), ĝi estas taŭga por lerni aŭ pliperfektiĝi en unu el la lingvoj.

Aŭtoro: Hju Rid
Kategorio: Prozo
Eldoninto: Espero
Eldonjaro: 2018
ISBN: 978-80-89366-92-7
Dimensioj: A5
Paĝonombro: 220

9,00 €