La dua kolekto da rakontoj pri Winnie-la-Pu kaj liaj amikoj de la Centakrea Arbaro: Kristoforo Robin, Porketo, Kuniklo, Ia, Strigo, Kanga, Ru, kaj - la novulo en ĉi tiu libro - Tiglo. Venu aventuri kun ili, dum ili konstruas domon por Ia, renkontas Hefelanton, trovas Strigejon por Strigo, kaj klopodas sensaltigi Tiglon.
La rakontoj de A. A. Milne estas ilustritaj per la originalaj desegnaĵoj de E. H. Shepard.
Aŭtoro: A. A. Milne
Kategorio: por infanoj
Eldoninto: EAB
Jaro de eldono: 2021
ISBN: 978-0-902756-41-0
Dimensioj: A5
Paĝonombro: 185