Sinjoro Bruetulo, kiu iufoje ĉion konfuzigos, havas multajn malbonajn kutimojn. Sed dank al siaj malgrandaj amikoj el najbaraĵo li konscios, kiel nesane estas ekzemple manĝi ĉokoladon, pasigi tro multe da tempo ĉe komputilo, televidilo, poŝtelefono kaj kiel li devas atenti pri dependigaj substancoj, kun kiuj homo renkontiĝas en sia ĉiutaga vivo. Malgrandaj legantoj en mallongaj humuraj kaj ŝercaj rakontoj ekscios, kiel li ŝanĝiĝis al pego, de kie malantaŭ fenestro aperis spirito, sed ankaŭ tion, kiam sinjoro Bruetulo kriis: "Ne moviĝu!" aŭ "Mi ne estas idioto!" La libron verkis grava slovaka verkistino Danuša Dragulová-Faktorová, la aŭtorino de 30 libroj por infanoj kaj plenkreskuloj, kelkmil publicistaj artikoloj kaj sciencaj artikoloj pri amaskomunikila teorio. Ŝi gajnis multajn premiojn pro siaj verkoj, ŝiaj libroj estis tradukitaj en kelkajn lingvojn. La libron ilustris Ján Mikulčík, kiu ilustras librojn por infanoj kaj plenkreskuloj kaj okupiĝas pri grafika dizajno. La libron en originala titolo "Príhody uja Hrmotku" el la slovaka lingvo tradukis Katarína Nosková. En originala versio ĝi aperis en la eldonejo DAXE (www.daxe.sk). La libron en Esperanto eldonis eldonejo ESPERO (www.espero.sk).
Kategorio: por infanoj
Eldoninto: Espero
Eldonjaro: 2019
ISBN: 978-80-99902-03-0
Dimensioj: A6
Paĝonombro: 46