Eduard Jitzovský
La studenta romano "Fieraj koroj" estas verko de preskaŭ nekonata verkisto devenanta el la ĉeĥa Silezio, kiu apenaŭ postvivis la universitatajn studojn en Prago. Pro pulmomalsano li mortis 24-jara en oktobro 1939. Ĉiuj liaj tri romanoj ĉerpas el la studenta vivo kaj estas ligitaj al la socia atmosfero de la 1930-aj jaroj en tiama Ĉeĥoslovakio.
Al kristanaj legantoj la romano prezentos prototipojn de junaj homoj edukitaj por "la honoro kaj gloro de la Disinjoro".
Komune kun la tradukinto oni helpu retrovi la aŭtoron en Ĉeĥio forgesitan, jes, per la nun trovita Esperanta traduko el la jaro 1954.
Kategorio: Prozo
Eldoninto: Espero
Jaro de eldono: 2010
ISBN: 978-80-89366-08-8
Dimensioj: A5
Paĝonombro: 98