Se "PMEG" estas tro p(r)eza, por vi, tiu ĉi nova gramatiko estas (preskaŭ) same detala kaj utila. Temas pri jam tria, plibonigita eldono.
La Detala Gramatiko de Esperanto estas mallongigita versio de la
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), bazita sur la eldono el
2023 (PMEG 2023). Ĝi enhavas la plej esencajn klarigojn pri la
gramatiko, vortfarado, skribo kaj elparolo de la Internacia Lingvo,
sed ne estas same kompleta kiel PMEG. Ĝia celgrupo estas precipe
komencantoj, vojaĝantoj kaj partoprenantoj en kursoj. Ĝi uzas -
same kiel la antaŭ eldonoj - tradiciajn gramatikajn terminojn. Sekve
anstataŭ la PMEG-aj terminoj O-vorto, rolvorteto, perverba priskribo
k.t.p., aperas ĉi tie la tradiciaj terminoj substantivo, prepozicio,
predikativo k.t.p.
La Detala Gramatiko
de Esperanto tamen donas bonan kaj relative profundan superrigardon
de la lingvo en teksto apenaŭ trione tiel longa kiel tiu de PMEG,
kiu estas tutampleksa, detalega referencoverko. La eldonon de tiu ĉi
gramatiko subtenis Esperantic Studies Foundation (Fondaĵo por
Esperantaj Studoj, ESF).
Aŭtoro: Bertilo Wennergren
Kategorio: Instruiloj
Eldoninto: Espero
Jaro de eldono: 2023
ISBN: 978-80-99902-76-4
Dimensioj: A5
Paĝonombro: 208