Averto pri murdo

Krimromano, originale verkita en Esperanto.
Damjan Donev, talenta inĝeniero, fraŭlo, subite malaperas, sen postlasi signon.
Lia poŝtelefono ĉesas funkcii. Lia nevo, Bojan, estas ŝokita kaj petas la privatan
detektivon Janko Sinapov ekscii kio okazis al la onklo kaj trovi lin. Post longaj kaj streĉaj
esploroj la detektivo komprenas, ke iuj planas murdi la inĝenieron kaj tial li kaŝas sin.
Tamen kiu aŭ kiuj deziras murdi Donev kaj kial? La romano estas streĉa kaj alloga.
Julian Modest ne nur talente rakontas, sed plektas komplikan, interesan krimintrigon.
La verko taŭgas ankaŭ por la esperantistoj - komencintoj.
Julian Modest estas unu el la plej aktivaj nuntempaj Esperanto-verkistoj. Liaj rakontoj, eseoj kaj artikoloj aperis en la plej diversaj E-revuoj. Li estas aŭtoro ankaŭ de pluraj bulgarlingvaj libroj.

Aŭtoro: Julian Modest
Kategorio: Prozo
Eldonejo: Espero
Eldonjaro: 2018
ISBN: 978-80-89366-86-6
Grandeco: 10,9 x 17,7cm
Paĝonombro: 100

6,60 €