Estonteco estas vegana (aŭ nenia)!

18/03/2020

La temo de "senvianda", vegana aŭ "senperforta" vivstilo iĝas (bonŝance) pli kaj pli aktuala. Ankaŭ ene de nia eldonejo ni komencas okupiĝi pli kaj pli pri tiu ĉi temo. Nia celo estas disponigi taŭgajn verkojn (kaj aldonan rilatan materialon - glumarkojn, insignojn, eble estonte ĉemizojn...), kiuj havos la povon tuŝi la korojn de homoj kaj konvinki ilin, ke transiri je vegana (aŭ almenaŭ vegetara) manĝstilo estas ege utile kaj por ili, kaj por bestoj, kaj por la naturo/terglobo. La "fina venko" de veganismo estas verŝajne pli proksime ol tiu de Esperanto - eĉ se al "ordinaraj" homoj ĝi ŝajne aspektas same utopia, kiel tiu de nia verda lingvo Esperanto. Tamen, tra la tuta mondo fortiĝas diversaj novecaj kaj novigaj agadoj en tiu ĉi tereno de senvianda vivstilo: kreado de novaj alternativoj - ĉiam pli kaj pli bongustaj kaj malpli kostaj anstataŭaĵoj de viando, de fromaĝoj, laktoj... Novaj restoracioj, vendejoj, produktoj - multe da kreemo en tiu ĉi senperforta industrio, kie homoj provas diversmaniere ŝanĝi la ĝisnunan manĝkutimon de la homaro. Kaj videblas, ke oni sukcesas! Estas nur afero de tempo, kiam oni komencos pli laŭte paroli pri la diversaj konsekvencoj de la ĝisnuna mortiga agrikultura sistemo, kiu aldone estas ne nur neetika, sed ankaŭ nedaŭripova, neekologia kaj eĉ neekonomia. Niaj libroj (kaj aldonaj varoj) celas iomete kontribui al la ŝanĝo, kiu estas neevitebla kaj tre bezonata en nia socio. Nur post kiam homoj ĉesos kun superflua mortigado de bestoj, povos pli trankvile kaj sobre pripensi ceterajn homojn problemojn kaj zorgojn - eble eĉ akcepti Esperanton kiel komunan lingvon de la estonta homaro! :) Ĝis tiam: bonan (veganan) apetiton al ni ĉiuj!