Protekto de personaj datumoj

La provizisto de la retbutiko Peter Baláž ESPERO en la retejo www.espero.sk, IČO 40269353, sidejo Víťazná 840/67A, 958 04 Partizánske, Slovakio traktas personajn datumojn provizatajn de aĉetantoj kun la celo de plenumo kaj sekva konfirmo de la Komercaj kondiĉoj, kun la celo trakti elektronikan mendon, realigi liveron, efektivigi pagon kaj de neevitebla komunikado inter la kontraktaj partioj dum periodo postulata de specifaj leĝaj preskriboj.

Bazaj dispozicioj

1. La prizorganto de personaj datumoj laŭ la alineo 5 litero o) de la leĝo n-ro 18/2018 pri protekto de personaj datumoj laŭ la pli postaj ordonoj (poste nur "la leĝo") estas Peter Baláž ESPERO, IČO 40269353, kun sidejo en Víťazná 840/67A, 958 04 Partizánske, Slovakio (poste nur "la prizorganto").

2. Kontaktaj informoj de la prizorganto estas: e-mail: info@espero.sk, tel.: +421 902 203369;

3. Per personaj datumoj oni celas ĉiujn informojn, kiuj identigas fizikan aŭ juran personon.

Fontoj de traktataj personaj datumoj

1. La prizorganto traktas personajn datumojn, kiujn provizis al li kun konsento la aĉetanto, kaj kiujn la prizorganto akiris surbaze de plenumo de la aĉeta kontrakto kaj per traktado de elektronika mendo en la interreta vendejo www.espero.sk;

2. La prizorganto traktas nur identigajn kaj kontaktajn informojn de la aĉetanto neeviteblajn por plenumo de la aĉeta kontrakto;

3. La prizorganto traktas personajn datumojn kun la celoj de liverado, efektivigo de pagoj kaj neevitebla komunikado inter la kontraktaj partioj dum periodo postulata de specifaj leĝaj preskriboj. Personaj datumoj ne estos publikigitaj aŭ transdonitaj al aliaj landoj.

Celo de la traktado de personaj datumoj

La prizorganto traktas personajn datumojn de la aĉetanto pro la jenaj kialoj:

1. Kun la celo de registriĝo en la retejo www.esperanto.sk laŭ la paragrafo 13 alineo 1 litero a) de la leĝo n-ro 18/2018 pri protekto de personaj datumoj;

2. Kun la celo prizorgi elektronikan mendon de la aĉetanto (nomo, adreso, retadreso, telefonnumero);

3. Kun la celo plenumi la rajtojn kaj devojn rezultantajn el la kontrakta rilato inter la aĉetanto kaj la prizorganto;

4. Provizado de personaj datumoj estas neevidebla postulo por plenumi la aĉetan kontrakton. Sen provizado de personaj datumoj ne eblas kontrakti ĝin.

Periodo de konservo de personaj datumoj

1. La prizorganto konservas personajn datumojn dum periodo neevitebla por plenumi la rrajtojn kaj devojn rezultantajn el la kontrakta rilato inter la aĉetanto kaj la prizorganto kaj dum periodo de 3 jaroj post fino de la kontrakta rilato;

2. Post fino de la periodo de konservaj datumoj, la prizorganto devas forigi la datumojn.

Ricevantoj kaj prilaborantoj de personaj datumoj

Triaj partioj, kiu ricevas personajn datumojn de la aĉetanto, estas subkontraktantoj de la prizorganto. La servoj de tiu subkontraktantoj senkondiĉe rilatas kun sukcesa plenumo de la aĉeta kontrakto kaj elektrona mendo inter la prizorganto kaj la aĉetanto.

La subkontraktantoj de la prizorganto estas:

  • Webnode AG (retbutika sistemo);

  • Slovenská pošta (livera servo);

  • Google Analytics (analizo de retejoj).

Rajtoj de la aĉetanto

Laŭ kondiĉoj establitaj en la leĝo, la aĉetanto havas la rajton:

1. Aliri siajn personajn datumoj;

2. Je korekto de personaj datumoj;

3. Je forigo de personaj datumoj;

4. Obĵeti kontraŭ la traktado;

5. Je transdoneblo de datumoj (datumportebleco)

6. Rezigni pri la konsento kun traktado de personaj datumoj skribe aŭ elektronike al la retadreso info@espero.sk;

7. Plendi al la Ofico pri protekto de personaj datumoj kaze ke li suspektas, ke okazis malrespekto de lia rajto pri protekto de personaj datumoj.

Sekureco de personaj datumoj

1. La prizorganto deklaras, ke li uzis ĉiujn taŭgajn teknikajn kaj organizajn rimedojn necesajn por sekurigi la personajn datumojn de la aĉetanto;

2. La prizogranto uzis teknikajn rimedojn por certigi la stokejojn de personaj datumoj, ĉefe per sekurigo de aliro al komputiloj per pasvorto, uzado de kontraŭvirusa programo kaj regula zorgado pri la komputiloj.

Finaj dispozicioj

1. Sendante elektronikan mendon en la retejo www.espero.sk, la aĉetanto konfirmas, ke li estis informita pri la kondiĉoj de protektado de personaj datumoj kaj plene akceptas ilin;

2. La aĉetanto konsentas kun tiuj reguloj per markado de kampo en la mendilo;

3. La prizorganto havas rajton ŝanĝi ĉi tiujn regulojn iam ajn. La novan version de la reguloj li devas publikigi en sia retejo.

Ĉi tiuj reguloj ekvalidas je la 11.11.2019