Uzkondiĉoj de la vendejo
1. Ĝeneralaj dispozicioj kaj limigo de terminoj
1.1 Ĉi tiuj ĝeneralaj uzkondiĉoj de la vendejo (poste nur "ĜUV") temas pri komercaj rilatoj inter aĉetantoj kaj la kompanio Peter Baláž ESPERO kun sidejo en Víťazná 840/67a, 958 04 Partizánske, Slovakio, IČO 40269353 (poste nur "provizisto" aŭ "vendisto") estigataj per la sistemo de elektronika vendejo www.espero.sk (poste nur "sistemo").
1.2 La ĜUV regas la rajtojn kaj devojn de la partoprenantoj de aĉeta kontrakto kontraktita distance per la servilo www.espero.sk inter la vendisto kaj la aĉetanto.
1.3 La rajtoj kaj devoj de la partoprenantoj de aĉeta kontrakto estas regataj de la leĝaj dispozicioj laŭ § 588 kaj sekve lige kun § 612 kaj sekvante de la leĝo n-ro 40/1964 Zb., civila kodekso.
1.4 Per "aĉetanto" oni komprenas fizikan aŭ juran personon registritan en la sistemo, kiu kun propra konsento sendis elektronikan mendon prilaboratan de la vendosistemo.
1.5 Per "elektronika mendo" oni komprenas senditan elektronikan formularon, kiu enhavas informojn pri la aĉetanto, liston de menditaj varoj el la oferto de la elektronika vendejo kaj prezon de tiuj varon, kaj kiu estas prilaborata de la vendosistemo aŭ sendata retpoŝte al la adreso de la vendisto.
2. Mendo
2.1 La kondiĉo por valideco de elektronika mendo estas ĝusta kaj kompleta plenigo de ĉiuj datumoj kaj necesaĵoj postulataj de la registra formularo, inkluzive de telefona kontakto.
2.2 Ĉiuj ricevataj elektronikaj mendoj estas konsiderataj kiel proponoj de kontrakto kaj estas konsiderataj devigaj.
2.3 Aĉeta kontrakto, surbaze de kiu estas realigata vendo de varo de la vendisto al aĉetanto, ekestas sur bazo de deviga konfirmo de la mendo en la sistemo. Mendo (aŭ parto de mendo) konfirmita de la vendisto per retpoŝto estas konsiderata kiel deviga por ambaŭ flankoj, se ne okazos rompo de la kondiĉoj interkonsentitaj dum konfirmo, kaj tiam ekestas rilato inter la kliento kaj la kompanio Peter Baláž ESPERO.
2.4 Kiel esencaj kondiĉoj estas konsiderataj ĉefe la enhavo de la mendo (preciza specifo de la varoj kaj de iliaj nombroj), la prezo por la varoj kaj la transporto, maniero de livero, maniero de pago por la varoj.
3. Nuligo de mendo
3.1 Nuligo de mendo el la flanko de la aĉetanto
La aĉetanto havas la rajton nuligi mendon sen doni klarigon iam ajn antaŭ ĝia deviga konfirmo fare de la vendisto. Post la deviga konfirmo de la mendo eblas nur kaze ke la vendisto ne plenumas la interkonsentitaj kondiĉoj de livero. Kaze de nuligo de konfirmita mendo, la aĉetanto devas pagi al la vendisto por damaĝo kaŭzita de tiu agado. La vendisto uzos sian rajton je repago de damaĝo ĉefe en kazo de la aĉeto de varo "laŭmende", kiun necesis laŭ deziro de la kliento ekhavi aŭ en kazo, kiam por realigo de la mendo jam okazis pruveblaj elspezoj. La krompago por nuligo povas esti ĝis 50% el la tuta prezo de la varoj.
3.2 Nuligo de mendo el la flanko de la vendisto
La vendisto rezervas por si la rajton nuligi mendon aŭ parton de ĝi en la jenaj kazoj:
* en kazo de mendo kontraŭ remburso ne eblis devige konfirmi la mendon (erare indikita telefonnumero, neatingebla, ne respondas al retpoŝto, ktp.);
* en kazo, kiam la aĉetanto iam antaŭe ne transprenis varojn aŭ alimaniere rompis la vendejajn uzkondiĉojn;
* la varo ne plu estas produktata aŭ provizata aŭ la prezo de la liveristo de la varo signife ŝanĝiĝis. Se okazos tia situacio, la vendisto tuj kontaktos la aĉetanton kun la celo interkonsenti pri plua procedo. Se la aĉetanto jam pagis parton aŭ plenan sumo de la aĉetprezo, tiu parto estos resendita al lia konto aŭ adreso ene de 15 tagoj.
4. Rezigno pri la aĉetkontrakto (distanca vendado)
4.1 Rezigno pri la aĉetkontrakto el la flanko de la aĉetanto
La aĉetanto havas rajton, kongrue kun la leĝo pri protekto de konsumanto ĉe distanca vendado n-ro 108/2000 Z.z., rezigni pri aĉetkontrakto ĝis 7 labortagoj post transpreno de varo. Kaze de uzo de tiu rajto, la aĉetanto havas la devon obei la kondiĉojn kaj procedon indikitajn en la punkto 4.2 de ĜUV.
4.2 Kiel procedi kaze de rezigno pri la aĉetkontrakto
Konsiderante, ke en kazo de rezigno pri kontrakto ekde komenco nuliĝas, la provizisto redonas aŭ anstataŭigas al la aĉetanto kaj la aĉetanto al la provizisto ĉiujn reciproke akceptitaj plenumoj.
Se la kliento decidas rezigni pri la kontrakto ene de la templimo indikita en la punkto 4.1, li devas observi la jenajn kondiĉojn:
* kontakti nin (vidu la paĝon Kontakto) kun peto pri rezigno pri kontrakto, indikante la numeron de la mendo, sian personan kaj familian nomojn, daton de aĉeto kaj sian bankokontan numero aŭ adreson por redoni monon.
* se la aĉetanto jam ricevis kaj transprenis la varon, li sendos ĝin reen al nia adreso indikita en la sekcio Kontakto sub la jenaj kondiĉoj:
la varo devas esti en la origina nedamaĝita pakaĵo (kun nedamaĝita protekta folio)
la varo ne rajtas esti uzita
la varo devas esti nedamaĝita
la varo devas esti kompleta (inkluzive de alkroĉita flugfolio k.s.)
ĝi estu sendita kune kun la atesto pri aĉeto (fakturo).
Se ĉiuj ĉi-supraj kondiĉoj por redono de varo estas plenumitaj, ni sendos al vi la monon por la varo al via bankokonto plej malfrue 14 labortagojn post fizika ricevo de la varo.
La varo devas esti sendita per rekomendita letero kaj asekurita, ĉar ni ne respondecas pri ĝia eventuala perdiĝo survoje al ni. Sendaĵoj kontraŭ remburso ne estos akceptitaj.
Kaze de neplenumo de unu el la supremenciitaj kondiĉoj, la rezigno pri la mendo ne estos akceptita kaj la varo estos resendita je la kostoj de la sendinto.
5. Prezaj kondiĉoj
5.1 La prezo de produktoj enhavas AVI (aldonvalora imposto): 10% en la kazo de libroj, 20% por aliaj varoj.
5.2 La prezoj de sendado kaj pakado estas indikitaj en la punkto 6.
5.3 La aĉetanto povas pagi en la jenaj valutoj: EUR
6. Kostoj de sendado kaj pakado
6.1 La kompanio Peter Baláž ESPERO ne pagigas por pakado.
6.2 La prezo de sendado per poŝto estas indikita inkluzive de AVI kaj estas aldonata al la fina sumo post ĉiuj rabatoj en la jena maniero:
Prezo de sendado per slovaka poŝto (ene de Slovakio): 4,- EUR/pakaĵo
Sendado de mendo en Slovakio super 50 EUR ne estas pagigata
6.3 Kaze de persona transpreno, oni ne pagas por sendado.
6.4 Kostoj de sendado kaj pakado por liverado al teritorio de membroŝtatoj de Eŭropa Unio aŭ de aliaj landoj estas determinataj individue surbaze de skriba interkonsento (retpoŝta) inter la aĉetanto kaj la vendisto.
7. Kondiĉoj kaj pagmanieroj por varoj
7.1 Unufoja ĝiro el konto al la bankaj koordinatoj de la kompanio Peter Baláž ESPERO indikitaj en la retpoŝta sciigo.
7.2 Pago de remburso ĉe transpreno de varo en poŝtejo.
7.3 Kontante en la sidejo de la kompanio surbaze de fakturo kaj de pretigita kvitanco el kaso.
7.4 Ĝis la prezo por liverata produkto ne estos plene pagita, la vendisto havas la rajton interrompi aliajn liverojn de varoj, dum la prezo ne estos pagita.
8. Liveraj kondiĉoj
8.1 Liverado de objekto de mendo (mendita varo) estos sendita laŭeble plej frue, depende de disponebleco de la produktoj kaj de materialaj ebloj de la vendisto. Ĉe ĉiu varo estas indikita ĝia disponebleco.
8.2 Ĉiu kliento estas informata pri ĉiuj ŝanĝoj en la stato de la mendo per retpoŝto. La staton de mendo li povas kontroli post ensaluto en la sistemon.
8.3 La varo estas liverata pere de Slovaka poŝto al la adreso indikita de la kliento dum mendo. La pakaĵo kun varo ĉiam inkluzivas fakturon.
8.4 La varo estas disponebla ankaŭ por persona transpreno en la stokejo de la kompanio Peter Baláž ESPERO (Februárová 2, 958 01 Partizánske) post interkonsento.
8.5 La poseda rajto al la produktoj transiras al la aĉetanto per ties transpreno kaj pago de la aĉetprezo.
8.6 Ni liveras varojn ekskluzive en la teritorio de Slovaka respubliko.
8.7 Liveradon de varo al la teritorio de membroŝtatoj de Eŭropa Unio aŭ de aliaj ŝtatoj ni realigas surbaze de antaŭa konsento kaj de skriba interkonsento pri prezoj de sendado, pakado kaj eventuale aliaj liveraj kondiĉoj inter la aĉetanto kaj la vendisto.
9. Garantiaj kondiĉoj kaj reklamacia regularo
9.1 Ĉi tiu reklamacia regularo koncernas varojn, kiuj estis aĉetitaj ĉe la kompanio Peter Baláž ESPERO kaj kies reklamacio estis efektivigita en la garantia periodo, ene de 24 monatoj ekde la tago de aĉeto de la varo.
9.2 Kun ĉiu varo aĉetita de la kompanio Peter Baláž ESPERO dum liverado al la aĉetanto estas alkroĉita fakturo (venda atestilo), kiu estas samtempe garantia atestilo.
9.3 Ricevante varon, la aĉetanto devas kontroli:
* ĉu temas pri la produkto, kiu estis mendita (se temas pri produkto, kiu ne estis mendita, ne malpaku aŭ malfermu ĝin, alie ne eblos ŝanĝi ĝin);
* ĉu la produkto estas en nedamaĝita stato, t.e. ĉu ĝi ne havas klaran difekton;
* ĉu ĉiuj ĝiaj unuopaj partoj funkcias.
La garantio ne koncernas difektojn de la varo kaŭzitajn de malĝusta uzado, stokado aŭ damaĝado de la varo fare de la aĉetanto. La pakaĵo kaj la enhavo de la produkto ne rajtas esti mekanike damaĝitaj (per mekanika damaĝado ni celas damaĝojn de la produkto, kiuj ne povus aperi dum kutima uzado da la produkto en la celo, por kiu ĝi estis produktita).
Reklamacion de varo la aĉetanto devas fari laŭ la ĉi-supraj kondiĉoj al la jena adreso:
Peter Baláž ESPERO
Víťazná 840/67A
958 04 Partizánske, Slovakio
10. Respondeco pri eraroj en la retejo www.espero.sk
10.1 La kompanio Peter Baláž ESPERO atentigas, ke la informoj skribitaj en www.espero.sk estas parte transprenitaj el triaj partioj, ili povas enhavi malĝustaĵojn kaj povas esti ĝisdatigataj sen antaŭa averto.
10.2 La kompanio Peter Baláž ESPERO povas iam ajn kaj sen antaŭa averto ŝanĝi la produktojn kaj servojn priskribitajn en sia retejo kaj ne garantias la materialan ĝustecon de ilia enhavo.
10.3. La kompanio Peter Baláž ESPERO ne prenas respondecon rilate al alia partio pri rektaj, nerektaj aŭ eksterordinaraj damaĝoj kaŭzitaj de uzado de informoj el ĝia retejo aŭ el ligitaj retejoj.
11. Protekto de personaj datumoj
11.1 La kompanio Peter Baláž ESPERO estas plene regata de la leĝo nr-o 428/2002 Z.z. pri protekto de personaj datumoj en informaj sistemoj. Nia kompanio respektas vian privatecon. Por povi oferti al vi valorajn servojn, ni tamen bezonas koni kelkajn viajn personajn datumojn. Tiujn datumojn ni protektas kontraŭ misuzo kaj certigas vin, ke ni neniam provizos al tria parti viajn kontaktajn informojn kaj datumojn pri viaj aĉetoj.
11.2 Uzante ĉi tiun interretan vendejon, vi konsentas kun kolektado kaj uzado de informoj pri vi kaj viaj aĉetoj sub la ĉi-supraj kondiĉoj. Per registriĝo kiel kliento, de petanto pri novaĵoj (informletero), partoprenanto de demandaro aŭ alia formo de registriĝo, vi aŭtomate konsentas kun tio, ke vi povas esti informataj pri novaĵoj en nia interreta vendejo retpoŝte aŭ telefone. Se vi ne plu volos tiujn informaciojn, vi havas la eblon iam ajn ĉesigi ilian sendadon laŭ la procedo indikita en ĉiu sendita mesaĝo.
11.3 Nia interreta vendejo rezervas por si la rajton rezigni pri la garantio pri sekureco en kazo de atako de la servilo fare de nekonato (kodrompisto). Nur en tia okazo ne validas la ĉi-supraj reguloj de traktado de datumoj.
Peter Baláž ESPERO